Kazo de tuja reenkarniĝo en la familia grupo. Terapio de Pasintaj Vivoj.

Kazo de tuja reenkarniĝo en la familia grupo. Terapio de Pasintaj Vivoj.

Kazo de tuja reenkarniĝo en la familia grupo.
de Leopoldo Lage, Merlo, San Luis, Argentino.
Traduko: Joan Inglada Roig.

Marcela (45-jara) venis en la konsultejon kun la celo prilabori sian hundfobion. De antaŭ pluraj jaroj liaj du filoj, dek du kaj dek jaraj, asertis, ke ili volas hundon kiel dorlotbesto, sed Marcela tre timis hundojn ĝis la punkto ne povi marŝi sola en sia kvartalo, kie abundis multaj liberaj hundoj. Marcela volis liberigi sin de tiu ĝena timo, kiu kondukis ŝin al preni preskaŭ komikajn teniĝon, kiam hazarde renkontis hundon, sendepende de grandeco nek cirkonstancoj.

Marcela estis la plej juna el du fratinoj; lia pli maljuna fratino estis naŭ jarojn pliaĝa kaj iliaj gepatroj forpasis antaŭ pluraj jaroj. Kiam oni demandis ŝin pri traŭmataj spertoj kun hundoj en infanaĝo aŭ adoleskeco, ŝi diris, ke ŝi memoras neniun specialan.

Ni komencis terapion kun Marcela instigante ŝin rekoni la simptomojn kaj rekrei ilin. Poste mi gvidis ŝin eniri la originalan sperton en regresa stato.

Marcela tiam revivas sperton, en kiu ŝi estas kvinjara knabo, kiu ludas sola en la korto de sia domo. Lia panjo estas en la domo. En la korto estas ŝtuparo, kiu kondukas al teraso kaj, sub la ŝtuparo, estas la hundino de la knabo kun siaj idoj. La infano allogas hundidojn kaj decidas iri ludi kun ili. La knabo klinas sin por eniri la dometon kaj tiam la hundino sin ĵetas ĉe lia kolo kaŭzante vundon el kiu fluas multe da sango.

Pro la krioj de la infano, lia patrino iras senespera kaj kondukas lin rapide al la hospitalo, kie li finfine mortas dum la kuracistoj helpas lin.

Marcela tiam rakontas al mi, kiel ŝi forlasas sian korpon kiel infano kaj kiel ŝi vidas siajn gepatrojn plori senespere kaj la kuracistojn forigante kablojn, tubojn kaj nadlojn.

Tuj poste, Marcela – parolante laŭ vira genro – diras, ke anĝelo venas serĉi lin kaj diras al li, ke li agis tre bone kaj akompanos lin ĝis la lumo. La knabo petas la anĝelon, vidi sian fratinon antaŭ ol li foriros, ĉar ŝi devas suferi.

Demandite pri lia fratino, la knabo (Marcela) diras, ke la nomo de sia fratino estas Betty, ke ŝi estas pli aĝa ol li kaj ke ŝi estas en la lernejo.

La knabo poste diras, kiel li vidas Betty plori en sia ĉambro rigardante la foton de li kaj ke li volas karesi ŝin, sed ke li ne povas tuŝi ŝin. La anĝelo diras al li, ke estas tempo iri al la Lumo kaj tiam ili foriras, sed li diras al la anĝelo, ke li estas tre malĝoja, ĉar li ne volas lasi sian fratinon sola.

Daŭrigante sian terapian laboron, Marcela atentigas, ke la plej traŭmata momento de ĉi tiu sperto estis la atako de la hundo. Liaj fizikaj reagoj tiutempe provas ĉesigi la atakon kaj krie voki sian patrinon. Liaj emociaj reagoj tiutempe estas timo, kiu iĝas paniko, kiam li vidas, ke la sango kovras sian korpon kaj liaj mensaj reagoj estas surprizo kaj malespero. Marcela kriis: «mi volas mian patrinon!»

Ne necesas diri, kiel ĉi tiu sperto influis ŝin en sia nuna vivo kiel Marcela.

Alia ŝoka momento aperas kiam li devas lasi sian fratinon sola. Lia emocia reago estas grandega malĝojo kaj lia mensa reago estas «mi ne volas lasi ŝin sola.»

Ĝis nun ni povus diri, ke tio estis normala laboro en la kadro de TVP. Mi estis tre kontenta pri la laboro farita sen imagi, ke la plej nekredeble kaj surpriziga afero ankoraŭ okazos.

Okazas, ke kiam Marcela diris al sia pli maljuna fratino Beatriz, kion ŝi povis vidi dum la terapia laboro, ŝi svenis kaj, kiam ŝi revenis, Beatriz petis al Marcela miajn kontaktajn datumojn ĉar ŝi bezonis paroli kun mi urĝe.

Beatriz venis al la intervjuo kun mi kelkajn minutojn antaŭ la interkonsentita tempo kaj tiam komencis rakonti al mi ion nekredeblan. Beatriz diris al mi, ke ŝi estas la pli maljuna fratino de Marcela kaj ke kiam ŝi, Beatriz, havis ok jarojn, ŝia kvinjara frato, kies nomo estis Viktoro, estis mordita de sia hundino, kiam li volis preni ŝian hundidon. La incidento okazis sub la ŝtuparo, kiu kondukis al la teraso de la domo kaj rezulte de la mordo kiu pikis arterion en la kolo, sia frato mortis en la hospitalo dum li estis kuracata. Ĉi tiu fakto estis tiel dolora por la tuta familio, ke pri la forpasinta frato ili neniam plu parolis.

Monaton post tiu terura epizodo, la patrino de Beatriz ekkomprenis ke ŝi gravediĝis kun Marcela. Unue, tio kaŭzis alian teruran ŝokon por la tuta familio, sed laŭ la pasado de la monatoj de gravedeco grandega feliĉo komencis invadi la familion kaj ĉiuj, senescepte, sentis, ke la malpleno kaŭzita de Víctor estis okupata per Marcela.

Beatriz ankaŭ diris al mi, ke dum la infanaĝo de Marcela, ĉi-tiu havis strangajn agojn kiel ekzemple meti manĝilaron sur la tablon por «sia frateto», kio kaŭzis multe da konfuzo en la familio pro tio ke siaj gepatroj petis Beatrizon neniam rakonti al sia fratino ĉi tiun doloran fakton. Beatriz ĵuris al mi, ke ŝi neniam parolis pri la ekzisto de tiu frato kaj multe malpli pri la cirkonstancoj de sia morto, kio estas komprenata, ĉar ĝi estas tipa kazo de zorgeme gardata familia sekreto.

Aliflanke, la gepatroj de Beatriz estis rusaj enmigrintoj, kiuj apenaŭ parolis la hispanan kaj havis neniun familion en Argentino, kio malebligis, ke Marcela sciu, kio okazis, pere de tria homo. Eĉ pli; post tiu malfeliĉa okazaĵo, la familio translokiĝis al alia domo ĉar ili ne eltenis vidi la korton, kiu memorigis ilin pri la okazintaĵo. Do Marcela eĉ ne konis la domon, kie la okazaĵo okazis.

Nuntempe Beatriz amas Marcelan kaj ili ambaŭ sin rilatas tre bone kaj estas tre proksimaj.

La sperto de Marcela kondukis min al la konkludo, ke temas pri tuja reenkarniĝo ene de la sama familia grupo, io, kion mi eĉ ne imagis, ke ĝi povus okazi, sed tio evidente malfermas vicon da eblecoj esplori kaj konjekti pri vivo kaj morto. Estas interese rimarki, ke Marcela, forlasinte sian korpon kiel infano, ne volis lasi sian fratinon sola malgraŭ la insisto de la anĝelo, ke ŝi revenu al la Lumo. Eble, tiu deziro akompani sian fratinon estis tio, kio igis lin reveni aŭ reenkarniĝi tuj.

Kiel terapiisto kaj kiel korolario de ĉi tiu rakonto mi povas diri, ke Marcela venkis sian timon pri hundoj kaj, kvankam ŝi ne estas tre proksima al la dorlotbesto de siaj infanoj, ŝi estas feliĉa hodiaŭ ĉar siaj infanoj povas ĝui sian malgrandan pudelon (Toy Poodle).

Ligilo al la artikolo en la hispana en la blogo «Publikaĵoj kaj spertoj» de Leopoldo Lage, de la ĵaŭdo 29 septembro 2011:

http://notasleopoldolage.blogspot.com/2011/09/un-caso-de-reencarnacion-inmediata-en.html

Ligilo al la artikolo en la hispana en la blogo «Terapio pri Pasintaj Vivoj, José Luis Cabouli»:

https://www.vidaspasadas.com.ar/articulos/un%20caso.html

Speciala danko al d-roj Leopoldo Lage kaj José Luis Cabouli.