Citaĵoj de la saĝuloj de D-ro Brian Weiss en esperanto.

Citaĵoj de la saĝuloj de D-ro Brian Weiss en esperanto.

Vigla Esperanto-flago.La ero de la verko Citaĵoj de la saĝuloj de D-ro Brian Weiss estas jam disponebla en la imternacia lingvo kreita de D-ro Zamenhof. Ni dankas la taskon de la tradukinto Alfons Tur i Garcia.

Teamo de la hejmpaĝo «En korpo kaj animo».
Mardo, la 6-an de decembro de 2022.
Post Esperanta Traduko: Alfons Tur Garcia.

Ligilo al la paĝo en esperanto:

Specoj de karmo, kolektiva karmo, famo, celo kaj pardono. Citaĵoj de la saĝuloj.
«Pere de la korpo de la pacientoj de D-ro Brian Weiss submetitaj al hipnoza regreso, ne nur eblas aliri al la pasinto de ilia animo en traserĉo de traŭmata fakto, sed ankaŭ animoj de malsimilaj saĝuloj aŭ majstroj povas interveni por transsendi al la saniganto eksplikojn pri la spirita evoluo (…)».
D-ro Brian Weiss. Only Love Is Real (Nur Amo Estas Reala).
Tradukis: Alfons Tur Garcia.

La atesto de Evelyn de D-ro Brian Weiss en esperanto.

La atesto de Evelyn de D-ro Brian Weiss en esperanto.

Vigla Esperanto-flago.Ni informas vin ke jam disponeblas la traduko en esperanto de la nomata Atesto de Evelyn, de D-ro Brian Weiss.

Tiu ĉi traduko estas omaĝo al la homoj kiuj defendas la kunutiligon de lingvo kiu apartenas al nenies nacio, sed disponeblas por ĉies nacio, por ebligi ke ĉiuj homoj de la planedo Tero interkompreniĝu, tiel ke ĉiuj propraj lingvoj restu en egalaj kondiĉoj kaj ebligu ke neniu lingvo restu super aŭ sub la aliaj.

Ni memoru ke ekzistas iu alia aŭtoro, kiel David Topí, kiu asertas pri la ekzisto de unu lingvo kun tiaj ecoj preter la limoj de nia planedo, lingvo kun li nomas irdin. Hipotezo kiu, se konfirmiĝus, estus la pruvo ke la projekto sur kiu baziĝas esperanto estas bonega ideo kiu finfine jam estus sukcesinta, eĉ se per alia instrumento.

La tradukita paĝo, krome, estas alvoko al la respekto de la anaroj malsimilaj al la propra. En tiu ĉi kazo, la respekto al aliaj etnoj kaj nacioj, leciono aplikebla al kiu ajn rilato inter diverskondiĉaj grupoj.

Kataluna Esperanto Asocio. Logo.Ni dankas la tradukon denove al Alfons Tur Garcia kiu ebligis tiun tekston en la lingvo iniciatita de D-ro Ludwik Zamenhof. Ni dankas ankaŭ al Kataluna Esperanto Asocio pro la faciligo donita.

Teamo de la hejmpaĝo «En korpo kaj animo».
Vendredo, la 6-an de aŭgusto de 2021.
Esperantigo de la enkonduko: Alfons Tur Garcia.

Jen la ligilo al la intervidiĝo disponebla en esperanto:

Respekti la alikondiĉajn individuojn. La atesto de Evelyn.
Tiu ĉi kazo de D-ro Brian Weiss apartenas al paciento kiu prenas la nomon Evelyn, kie evidentiĝas la neceso lerni respekti la homojn kiuj apartenas al alies aro.
D-ro Brian Weiss. Same Soul, Many Bodies (Multaj korpoj, unu animo).
Tradukis: Alfons Tur Garcia.

Survoje al ekkompreno pere de la sperto de D-ro Brian Weiss en Esperanto.

Survoje al ekkompreno pere de la sperto de D-ro Brian Weiss en Esperanto.

Vigla Esperanto-flago.Ni informa vin ke jam disponeblas por la retesperantistoj la esperantan dokumenton titolitan Survoje al ekkompreno pere de la sperto, de D-ro Brian Weiss.

Tiu ĉi dokumento estas la rezulto de esplorado farita de D-ro Brian Weiss post lia kunhelpo solvi la unuan traŭmon de la pasinto de la animo de lia unua paciento de Terapio de Pasintaj Vivoj, Catherine.

D-ro Ludoviko Lejzer Zamenhof.Weiss demandas sin kiel eblas ke li devis agnoski la realon de la reenkarniĝo por helpi sanigi tiun pacienton, kvankam la stablitaj dogmoj de la tri ĉefaj monoteismaj religioj: judismo, kristanismo kaj islamo, oficiale ne akceptas tiun realon.

NI dankas la tradukon al Alfons Tur Garcia kiu ebligis la version de la teksto en la internacia lingvo kreita de D-ro Ludoviko Zamenhof.

Teamo de la hejmpaĝo «En korpo kaj animo».
Sabato la 17-an de julio de 2021.
Afiŝu tradukon: Alfons Tur García.

Jen la ligilo al la Esperanta versio:

Survoje al ekkompreno pere de la sperto.
La D-ro en psikiatrio Brian Weiss rakontas pri siaj komencaj enketoj en la traserĉo de referencoj pri la reenkarniĝo post la unuaj paŝoj en la tekniko de terapio de Pasintaj Vivoj (…).
D-ro Brian Weiss. Throug Time into Healing (Tra la tempo en la kuracado).
Tradukis: Alfons Tur García.