Respekti la alikondiĉajn individuojn. La atesto de Evelyn.

Respekti la alikondiĉajn individuojn. La atesto de Evelyn.

Same Soul, Many Bodies: Discover the Healing Power of Future Lives through Progression Therapy (Multaj korpoj, unu animo: Malkovru la Resanigan Potencon de Estontaj Vivoj per Terapia Progresado). Kovrilo. Angla.Tiu ĉi kazo de D-ro Brian Weiss apartenas al paciento kiu prenas la nomon Evelyn, kie evidentiĝas la neceso lerni respekti la homojn kiuj apartenas al alies aro.

Laŭ D-ro Weiss, oftas ke uloj kiuj malamis alikondiĉajn homojn reenkarniĝas poste en homojn juste el tiu kondiĉo.

La tasko de la saniganto en tiu kazo konsistas en helpi identigi, pere de la regrestekniko, la deveno de la konflikto, kiu estas malkovrita en pasinta vivo. Pli poste, oni sugestas fari progreson al hipotezaj estontaj reenkarniĝoj kies rezultoj varias laŭ la sinteno de la paciento antaŭ la prezentita defio.


La atesto de Evelyn.

Evelyn okupiĝis profesie pri kunfandiĝoj kaj akiroj de entreprenoj, tio estas, ŝia laboro konsistis pri helpo al la kunfandiĝo de du entreprenoj aŭ ke unu aĉetu la alian. Kiam la entreprenoj estis gravaj, oftis la ofertoj en kelkaj centmilionoj da dolaroj, kaj la profitoj por la entrepreno kie ŝi laboris atingis ĝenerale sep ciferojn. Ŝi ricevis konsiderindan salajron kiu, ofte duobliĝis aŭ eĉ triobliĝis kiam oni adiciis la krompagojn, kiujn ŝi ricevis kiel pago pro la altigo de la afercifero.

Ŝi aĝis proksimume tri dek kvin jaroj, estis maldika kaj fizike altira, kun brunaj mallongaj haroj, preskaŭ modela juna kadrulino. Ŝia vesto montris la nivelon de ŝia sukceso: Chanel-a jakvesto kaj sako, Hermès-a koltuko, Gucci-aj ŝuoj, Rolex-a horloĝo kaj koliero el diamantoj.

Tamen, kiam mi alrigardis ŝiajn okulojn ( kio ne facilis, ĉar ŝi tuj devojigis ilis kiam rimarkis ke mi rigardis ŝin) mi rimarkis tristecon. La lumo devenis de la diamantoj ĉirkaŭantaj ŝian kolon, ne de ŝia esprimo.

Mi bezonas helpon-ŝi petis in en la momento mem de la eksaluto.

Ni eksidis kaj ŝiaj nervozaj manoj tordiĝis sur la sino. Tuj mi rimarkis ke ŝi emis esprimi sin pere de simplaj afirmativaj frazoj elparolitaj en nenatura laŭta voĉo.

Mi estas malfeliĉa.

Estiĝis silento. –Daŭrigu-mi petis.

Laste mi perdis mian ĝojon.

La frazo ŝajnis al mi strange neformala. Tiam mi memoris ke temis pri Hamleta aludo. Ofte la pacientoj uzas prunteprenitajn vortojn por eviti uzi la proprajn, kiel memdefendo, kaj tiel kaŝi la propraj sentojn. Mi atendis ke ŝi pluparolu.

Ioma tempo pasis.

Antaŭe min plaĉis mia laboro, nun mi ne eltenas ĝin. Antaŭe mi amis mian edzon, nun ni eksgeediziĝis. Kiam mi devas vidi lin, apenaŭ mi kapablas alrigardi lian vizaĝon.

Kiam ekis tiu ŝanĝo? –Mi demandis.

Kiam ekkomenis la memmortigaj atencoj en Israelo.

Tiu respondo absolute neatendita lasis min blokita. Okaze, la humurŝanĝoj kiuj estigas la iron de la feliĉo al la depresio havas la devenon en la morto de unu el la gepatroj (tiu de Evelyn, laŭ mi poste sciiĝis, forpasis kiam ŝi estis infano), la perdo de la laboro (evidente, tiu ne estis ŝia problemo) aŭ la sekvoj de iu grava malsano (ŝi fizike bonege fartis). La memmortigaj atencoj, krom ke oni mem estu la viktimo, estis, se tiel diri, maloftega kaŭzo.

Ŝi ekploris.

Malfeliĉaj judoj. Malfeliĉaj judoj. –Ŝi enspiris kaj la larmoj ĉesis–. La araboj estas kanajloj!

Miaopinie estis nenormala ke tia vorto elvenu el ŝia buŝo, tio donis ideon de la furiozo kiu estis malantaŭ ĝi.

Vi estas judino, do? –Mi demandis.

Ĝisoste, jes.

Ĉu viaj gepatroj estis tiel fervoraj kiel vi?

Ne. Ili ne estis tro religiemaj. Ankaŭ mi ne. Kaj ili ne interesiĝis pri Israelo. Por mi, estas la sola lando kiu gravas. La araboj estas obseditaj detrui ĝin.

Kaj ĉu via edzo?

Bone, li nomas sin judo, sed li fajfas pri Israelo. Tiu estas unu el la kialoj ke mi malamas lin. –Ŝi alrigardis min malamike, eble ĉar mi tenis la trankvilon malgraŭ ŝia pasia vervo. –Vidu, mi perdis la manĝemon. Mi ne emas manĝi, seksumi, ami nek labori. Mi sentas min frustrita kaj malkontenta. Mi ne sukcesas dormi. Nun mi bezonas psikoterapion. Vi havas bonan reputacion. Helpu min.

Ĉu malkovri la devenon de viaj furiozo kaj angoro?

Mi volas reakiri la feliĉon-ŝi asertis, dum klinis la kapon. –Mi vizitas la kinejon. Mi iras por aĉetumi. Mi enlitiĝas, kaj mi pensas kiom multe mi malamas la arabojn. Mi malamas UN-on. Mi scias ke ankaŭ ili faris bonajn aĵojn, sed ili estas regataj de antisemitoj. Ĉiuj la voĉdonoj iras kontraŭ Israelo. Mi konscias ke mi troigas. Mi scias ke aliaj aferoj devus esti pli gravaj por mi, sed tiuj kanajlaj araboj… Kiel ili povas murdi judajn bebojn? Kiel povas interesi min io alia?

***

Ni klopodis la konvencian psikoterapion, esplorante ŝian infanaĝon dum la nuna vivo, sed la deveno de la furiozo kaj angoro kiujn ŝi suferis ne ŝajnis kuŝi tie. Ŝi akceptis klopodi regreson.

Iru al la momento kiam aperis por la unua fojo via furiozo-mi petis kiam ŝi eniris en profundan hipnozan staton. Mi ne plu volis orientigi ŝin pli. Ŝi mem decidu la tempon kaj lokon.

Mi estas en la 2-a Mondmilito,– ŝi anoncis per basa vira voĉo, starigita kaj kun nekredebleca esprimo. –Mi estas nazia oficiro, membro de SS. Mi havas bonan laboron. Mia tasko estas la superrigardo de la envagonigo de la judoj en brutotrajnojn kiuj transportos ilin ĝis Dachau, kie ili mortos. Se iu klopodas fuĝi, mi mortopafas lin. Mi ne emas tion fari. Ne ĝenas min mortigi iun el tiuj vermoj, sed mi ne emas malprofiti kuglon. Ili multekostas. Oni ordonis nin ŝpari municion, ĉiam kiam eblu.

Tiu senkompata litanio kontraŭdiris la hororon malbone kaŝita de ŝia voĉo kaj la leĝera ektremo de la tuta korpo. Kiel germana oficiro, eble sentis nenion rilate la homoj kiujn li murdis, kiel Evelyn, je la ekrememoro, turmente suferis.

Mi malkovris ke la plej certa kialo ke oni reenkarniĝu kiel membro de iu konkreta homgrupo (ĉu religia, rasa, nacia aŭ kultura) estas ke oni malamis tiun grupon en iu antaŭa vivo, esti montrinta antaŭjuĝojn aŭ perforton kontraŭ tiu grupo. Ne mirigis min ke Evelyn estis estinta nazion. Ŝia verva sinteno pro-Israela en la nuna vivo estas la kompenso pro la iama antisemitismo, kiu en ŝi estiĝis superkompenso. La malamon kiun ŝi sentis por la judoj estiĝis samintensa malamo al araboj. Ne mirinde ŝi sentiĝis angorstata, frustrita kaj deprimita. Ŝi ne multon antaŭeniris en la vojaĝo al resaniĝo.

***

Ni poste pasis al alia vivoparto kiel germano. La aliancita armeo eniris Pollandon kaj li mortis en la batalfronto dum terura batalo. En sia vivevaluigo, post la morto en tiu alia ekzisto, ŝi sentis konsciencriproĉojn kaj enorman kulposenton, sed bezonis reveni por konfirmi ke ŝi lernis la lecionon kaj kompensi tiujn kiujn ŝi damaĝis estinte germano.

Ni ĉiuj estas animoj, ni ĉiuj apartenas la ununuran animon, ni ĉiuj egalas, ĉu ni estu germanoj, judoj, kristanoj aŭ araboj, sed, verŝajne, Evelyn ne lernis ankoraŭ tiun lecionon. Ŝia malamo ankoraŭ ne malaperis.

Ni faros eksperimenton, –mi proponis kiam ni revenis al la estanteco. –Ĉu vi emas?

Ŝi volonte akceptis.

Ŝi aranĝis sin komforte, bridis la nerveman movon de la manoj kaj alrigardis min avide.

Miaopinie oni povas influi en niaj estontaj vivoj pere de niaj agoj en la nuna, –mi ekkomencis– En tiu ĉi preciza momento, vi efikas sur via estonta vivo kun la furiozo kiun vi sentas al la araboj, sammaniere kiel via iama malamo al la judoj influis en via nuna estanteco. Nun, mi volus ke vi faru progreson ĝis via probabla estonta vivo se vi daŭre tenas la saman sintenon, se vi daŭre restas la nuna Evelyn, se la homo kiu venis serĉi mian helpon ne ŝanĝas.

Mi portis ŝin ĝis profunda hipnoza stato kaj gvidis ŝin ĝis estonta vivo kiu havu ligon kun la vivo de la germana oficiro kaj la nuna vivo, markita de ŝiaj kontraŭarabaj ideoj. Ŝiaj okuloj estis fermitaj, sed evidente ili vidis klare.

Mi estas islamanino. Mi estas araba. Adoleskulino. Mi estas en barako farita el ladoj, kiel la beduenoj. Mi loĝas ĉi tie de ĉiam.

Kie situiĝas tiu barako? –Mi demandis.

Ŝi kuntiris la brovojn.

En la palestinaj teritorioj aŭ en Jordanio. Ne eblas vidi klare. La landlimoj ŝanĝiĝis.

Kiam tio okazis?

Ili ŝanĝas senĉese. Sed ĉio cetera restas same. La milito kontraŭ la judoj ne finis. Ĉiam kiam ni havas pacan periodon, la radikaluloj detruas ĝin. Kaj tial ni estas malriĉaj. Ĉiam ni estos malriĉaj. –Ŝia voĉo ekhavis aspran tonon. –Kulpas la judoj, ĉar ili estas riĉaj kaj ne helpas nin. Ni estas iliaj viktimoj.

Mi petis ŝin plu avanci en tiu araba vivo, sed ŝi mortis mallonge poste «okaze de iu malsano» kaj ne kapablis aldoni ion ajn. Tamen, ŝi sukcesis konjekti la sekvontan vivon al tiu ĉi. Ŝi estis kristana viro loĝanta en orienta Afriko. Li estis ĝenata pro la kresko de la hindodevena loĝantaro en la regiono. (Nekredeble, mi pensis tiam. La antaŭjuĝoj neniam mortas.) Dum ŝia vivevaluo, ŝi agnoskis ke ĉiam estis kaj ĉiam estus iu malamindulo, sed en tiu momento almenaŭ okazis, finfine, epifanio.

Amo kaj kompato estas la kontraŭvenenoj por malamo kaj furiozo.-Ŝi asertis per surprizita voĉo. –La perforto nur taŭgas por eternigi la sufero.

Kiam mi reportis ŝin en la estantecon, ni priparolis kion ŝi lernis. Ŝi eksciis ke ŝi devis modifi ŝiaj skrupuloj por aliaj popoloj kaj aliaj kulturoj. Ŝi devis ŝanĝi malamon en komprenemon. Tiuj konceptoj estas facile konjekteblaj mense, sed ne facilas ilin enkonduki kiel kondutmaniero.

Vi bezonis du eblaj vivoj por sukcesi, –mi notigis, –sed, kaj se eblus akceligi la ŝanĝon, nun kiam vi kaptis la koncepton en la estanteco? Kiaj estus tiam viaj estontaj vivoj?

***

En la sekvanta sesio, Evelyn faris progreson ĝis estonta vivo rilatanta al tiu de la germana oficiro kaj al ŝia nuna furiozo.

Ĉi foje ni klopodos alion-mi proponis.– Vi devos malligiĝi de ĉiuj viaj antaŭjuĝoj de la nuna estanteco. Celu vidi ĉiujn animojn kaj ĉiujn homojn kiel egaluloj, kiel estuloj konektitaj inter si pere de la spirita energio de amo.

Granda paco invadis ŝin. Verŝajne, ŝia estonto absolute ŝanĝiĝis. Ne trovis plu vivojn en Palestino nek en orienta Afriko, sed la jeno:

Mi estas hotelestrino en Havajo. Ankaŭ estas bankuracejo. Mi estras belegajn hotelon kaj bankuracejon. Floroj abundas ĉie. La klientaro estas tutmonda, de diversaj landoj kaj kulturoj. Ili venas serĉante kuracantan energion. Ne malfacilas ĉar la bankuracejo estas bone mastrumita kaj la loko fabulozas. –Ŝi ridetis dum la vidado. –Mi estas bonŝanca, ĉar mi povas uzi la instalaĵojn dum la tuta jaro.

Memkompreneble, imagi sin mem kiel estro de fantasta banloko en belega loko envolvita de la hibiska aromo estas agrabla fantazio. Tion kion Evelyn vidis dum tiu vojaĝo al la estonto povas esti sendube iluzio, projekcio aŭ bildigo de la propraj deziroj. Kiam mi retroirigas iun, foje malfacilas distingi la veran rememoron disde la metaforo, inter imago kaj simbolo. Tamen, en la antaŭaj vivoj revidigitaj oni disponas de signo de aŭtenteco kiam la homo parolas lingvon kiun tiu ne lernis en la nuna vivo (fenomeno konata kiel ksenoglosio), kio montras ke oni oferas fidindajn historiajn detalojn. Alia signo estas ke la rememoro estigu intensan emocion. En la progresoj, male, la intensaj emocioj estas maloftaj, tiel ke la validigo ege pli malfacilas. Mi laboras sur la bazo ke, kvankam iu progresio ne estu pruvebla, tamen ĝi daŭre restas efika kuracilo. Jes, eble okazas metaforoj kaj fantazioj, sed gravas ke la paciento kuraciĝu. Pere de la regresoj kaj progresoj, la simptomoj malaperas, la malsanoj mildiĝas kaj la angoro, depresio kaj timo reduktiĝas.

Neniu sukcesis konfirmi ke la imagita estonto vere plenumiĝas. La malmultaj kiuj sekvis mian vojon sur tiu studkampo renkontas sin neeviteble en tiu ambigueco. Certe, se iu paciento faras progreson cele al venonta momento de la nuna vivo, kion tiu vidos oni povos konfirmi kiam tio okazos, sed eĉ en tiuj kazoj ekzistas la ebleco ke, kiam la paciento konjektis la estonton, decidis gvidi sian vivon en tiun direkton, la simpla fakto ke tiu vizio estas produkto de la propra fantazio ne malebligas ke la ulo sukcesu realigi ĝin.

La pacientoj sidas antaŭ mi fermokule. Ĉio kio venas en iliajn kapojn, ĉu estu metaforo, simbolo, fantazio aŭ vera rememoro, kontribuas al la kuracproceso. Tio estas la bazo de psikoanalizo kaj ankaŭ de la laboro kiun mi faras, kvankam la kampo de mia agado estas pli vasta, ĉar atingas la plej fruan pasinton kaj la estonton. El mia kuracista perspektivo, la fakto ke la vizioj de Evelyn pri la pasintaj okazintaĵoj kaj estontaj estu realaj aŭ ne, tute ne gravas. Kredeble ŝia vivo kiel germana oficiro estis certa, ĉar la rememorigo vekigis intensajn emociojn. Kaj mi scias ke ŝiaj vizioj de estontaj ekzistoj forte influis ŝian vivon, ĉar alportis ion al ŝi: se vi ne ŝanĝiĝas, vi ripetos tiun detruan cirklon de agresanto kaj viktimo, male, se vi modifas la direkton de la stirilo, vi povos tion ŝanĝi. La diversaj vizioj de la venonto instruis ŝin ke eblas konkretigi la propran estonton pere de la libera volo. Kaj ke la momento por ekefektivigi estas nun mem.

Evelyn decidis ne atendi la sekvantan vivon por eksperimenti la resaniĝon kaj oferi ĝin al la aliaj. Malmultaj monatoj post nia lasta sesio, ŝi forlasis la kadrulan laboron kaj malfermis kamparturisman restadejon en Vermont. Ŝi regule praktikadas jogon kaj meditadon. Tiel en la ekstera apero kiel en la interno, ŝi liberiĝis de la furiozo kaj de la antaŭjuĝoj kiuj katenis ŝin. La progresoj permesis al ŝi akiri la feliĉon serĉitan kiam ŝi kontaktis min. Kaj mi malkovris modelon de la potenco de la progreso kaj pli granda sekureco uzi ĝin kiel terapeŭta ilo.

D-ro Brian Weiss. Same Soul, Many Bodies (Multaj korpoj, unu animo).
Tradukis: Alfons Tur Garcia.