{"id":292,"date":"2018-09-10T15:12:51","date_gmt":"2018-09-10T13:12:51","guid":{"rendered":"https:\/\/animaweb.cat\/?page_id=292"},"modified":"2022-12-08T20:21:30","modified_gmt":"2022-12-08T18:21:30","slug":"a-la-comprensio-per-lexperiencia","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/eo\/a-la-comprensio-per-lexperiencia\/","title":{"rendered":"Survoje al ekkompreno pere de la sperto."},"content":{"rendered":"<p lang=\"eo\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: x-large\"><b>Survoje al ekkompreno pere de la sperto.<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignleft wp-image-428 size-full\" title=\"D-ro Brian Weiss. Through Time into Healing (Tra la tempo en la kuracado). Kovrilpa\u011do.\" src=\"https:\/\/animaweb.cat\/files\/2019\/08\/Doctor_Brian_Weiss_Through_Time_Into_Healing_cover_English.jpg\" alt=\"D-ro Brian Weiss. Through Time into Healing (Tra la tempo en la kuracado). Kovrilpa\u011do.\" width=\"194\" height=\"300\" \/>La D-ro en psikiatrio Brian Weiss rakontas pri siaj komencaj enketoj en la traser\u0109o de referencoj pri la reenkarni\u011do post la unuaj pa\u015doj en la tekniko de terapio de Pasintaj Vivoj.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Post la komenca skeptikismoli ekesploras \u0109u aliaj terape\u016dtoj en la pasintoatingis la saman malkovron. Anka\u016d li studas la traktadon pri la reenkarni\u011do kiun faris la diversaj religioj kaj kiel la monoteistaj kredoj ne tenis \u011din en la propraj doktrinoj malgra\u016d kelkaj el ties praktikantoj jes partumis tiun evidencon.<\/span><\/span><\/p>\n<hr \/>\n<p lang=\"eo\" align=\"center\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\"><b>Survoje al ekkompreno pere de la sperto.<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Ofte nova paciento a\u016d iu partoprenanto en miaj atelieroj konfesas:<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Mi ege interesi\u011das pri la spertado en la regreso al pasintaj vivoj, D-ro Weiss, tamen mi malfacile akceptus la koncepton de reenkarni\u011do.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Se vi pensas la samon, vi ne estas la nura. Multaj el tiu homoj bezonas klarigi tiun temon anta\u016d ol ekkomenci la regresiproceson: en tiuj kazoj ofte temas pri komenca parto de la terapio kaj devenas ordinara temo por demandoj kaj resondoj en miaj prelegoj kaj atelieroj. Anta\u016d miaj eksterordinaraj spertoj kun Catherine, mi mem estis ege skeptika pri la koncepto de reenkarni\u011do kaj kaj la kuracpovo de la regreso al pli fruaj vivoj. E\u0109 kelkaj jaroj poste mi ne kura\u011dis diskonigi miajn novajn kredojn kaj spertojn.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Kvankam la terapio de Catherine radikale \u015dan\u011dis mian vidpunkton pri la naturo de la vivo kaj kuracado, mi dubis \u0109u komuniki al aliaj miajn profundajn spertojn, \u0109ar mi timis ke miaj amikoj kaj kolegoj kredus min \u00abfrenezulo\u00bb a\u016d \u00abstrangulo\u00bb.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Aliflanke, mi ricevis novan konfirmon pri la efikeco de la terapio de pasintaj vivoj en \u011dia sukcesa enkonduko en aliaj pacientoj. Mi konsciis ke estis bezonata mildigi mian malbonfarton, solvi tiun aferon; tial mi vizitis la medikan bibliotekon por klopodi ricevi pliajn informojn. Kiel logika kuracisto, kutimi\u011dint uzi la maldekstran parton de mia cerbo, tiu solvo pla\u0109is al mi kaj mi esperis trovi la konfirmon de miaj spertoj. Se mi trovis hazardetiun rememoron de pasintaj vivoj, mi certis ke aliaj psikiatroj kiuj anka\u016d uzis la hipnozan teknikon devis havi similajn spertojn. Eble iu el ili havis la kura\u011don tion rakonti.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Seniluziigis min trovi nur tre malmultajn esplorojn, e\u0109 se bonegaj. Mi malkovris, ekzemple, la dokumentaron de D-ro Ian Stevenson pri kazoj de infanoj kiuj \u015dajne memoris detalojn de pli fruaj vivoj. Multaj el tiuj detaloj estis konfirmitaj en postaj studoj. Tio estis ege grava, \u0109ar helpis provizi validan pruvon de la koncepto de reenkarni\u011do. Sed ne aperis multe pli kaj preska\u016d nenio, certe, pri la terape\u016dtika valoro de la regreso al pasintaj vivoj.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Mi forlasis la bibliotekon e\u0109 pli frustrita ol je mia alveno. Kiel estis ebla? Mia persona sperto jam permesis ellabori la hipotezon ke la rememoro de pasintaj vivoj povis esti sanigilo ta\u016dga por diversaj psikologiaj kaj fizikaj simptomoj.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Kial neniu alia informis pri la proppra sperto? E\u0109 pli: kial la profesia bibliografio apena\u016d menciis spertojn pri pasintaj vivoj aperintaj dum klinika hipnoterapio? \u015cajnis neprobable ke nur mi havis ilin. Sendube \u0109e aliaj terape\u016dtoj okazis same.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Rigardante retroen mi nun rimarkas kion mi vere deziris: ke iu jam estus farinta la taskon kiun mi estis ekkomenconta. En tiuj tagoj nur mi povis demandi min mem se aliaj psikoterape\u016dtoj dubis tiom kiel mi, da\u016dre esplori pri la afero. Jam reviziita la tutan bibliografion, mi sentis min dividita inter intenseco kaj realo de miaj propraj rektaj spertoj kaj la timo, \u0109ar mi ektimis ke miaj novaj kredoj pri la postmorta vivo kaj la kontakto kun majstro-gvidistoj ne estus, persone kaj profesie \u00abadekvataj\u00bb.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Mi decidi konsulti alian disciplinon. De mia kurso pri religioj en la Kolumbia Universitato, mi memoris ke la grandaj tradicioj orientaj, hinduismo kaj budhismo, havas la reenkarni\u011don kiel centra dogmo kaj akceptas la koncepton de pasintaj vivoj kiel baza aspekto de la realo. Anka\u016d mi lernis ke la islama doktrino de sufismo entenas belegajn tradiciojn de reenkarni\u011do esprmitaj pere de poezio, danco kaj kanto.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Vere mi ne povis kredi ke, dum la miljaroj de la okcidenta religia historio, neniu verkis ion ajn pri spertoj kiel la mia. Ne eblis ke mi estis la unua kiu ricevis tiun informa\u0135on. Poste mi malkovris ke tiel en judismo kiel en kristanismo la radikojn de la kredo al reenkarni\u011do estas ege profundaj.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">En judismo ekzistas, jam de miljaroj, funda kredo en la reenkarni\u011do a\u016d gilgulo. Tiu kredo estis mejlo\u015dtono de la juda fido \u011dis proksimume la jaron 1800 a\u016d 1850, epoko kiam la juadaj komunumoj de okkidenta E\u016dropo devis transformi\u011di pro la neceso de \u00abmoderni\u011do\u00bb kaj akcepto fare de la okcidenta socio, pli scienceca, Tamen, la kredo je la reenkarni\u011do estis funda kaj ofta \u011dis tiui epoko, anta\u016d malpil ol du jarcentoj. En la komunumoj ortidoksa kaj \u0125asidisma, la kredo al reenkarni\u011do restas netu\u015data ankora\u016d nun. La kabalo, juda mistika literaturo kiu datumas de miloj da jaroj pli frue, svarmas je aludoj al reenkarni\u011do. Rabeno Mo\u015de \u015caim Luzzatto, unu el la plej brilaj erudiciuloj de la lastaj jarcentoj, resumas tiel la gilgulon en sia libro <em>The Way of God<\/em> (<em>La Dia Vojo<\/em>): \u00abUnu sola animo povas reenkarni\u011di plurfoje en diversaj korpoj kaj, tiel, rektifiki la dama\u011don okazigitan en pli fruaj reenkarni\u011doj. Simile, anka\u016d povas atingi la prefektigon kiun \u011di ne sukcesis en anta\u016daj reenkarni\u011doj\u00bb.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Kiam mi studis la historion de kristanismo, mi malkovris ke la imperiestro Konstanteno en la 4a jarcento forvi\u015dis de la Nova Testamento antikvajn aludojn al la reenkarni\u011do, kiam kristanismo esti\u011dis la oficiala religio de la romia imperio. Ver\u015dajne, la imperiestro konsideris ke la koncepto de reenkarni\u011do minacus la stabilecon de la imperio. Se la civitanoj kredis ke ili havus novan viveblecon, ili povus montri sin malpli obeemaj kaj respektemaj al la le\u011do ol tiuj kiuj kredis en una sola Fina Ju\u011do por \u0109iuj.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">En la 6a jarcento, la Konstantinipola Koncilio plifirmigis la akton de Konstanteno deklarante oficiale la renekarni\u011don hereza. Kiel Konstanteno, la Eklezio timis ke la ideo de diversaj anta\u016daj vivoj malfortigus kaj subfosus sian kreskantan povon, oferante al la fideluloj tro da tempo por ser\u0109i la savon. Ili samopiniis ke la skur\u011do de la Fina Ju\u011do estis nepra por sekurigi korektajn sintenon kaj konduton.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Dum la primitiva kristana erao mem kaj \u011dis la Konstantinopola Koncilio, aliaj Fruaj Ekleziaj Patroj, kiel Origeno, Klemento el Aleksnadrio kaj Sankta Hieronimo, akcetis la reenkarni\u011don kaj kredis je \u011di, same kiel la gnostikuloj. Ankora\u016d en la dek dua jarcento, la kataroj de Italujo kaj Okcitanio estis submetitaj al \u0109iesspecaj barbara\u0135oj okaze de ilia fido al reenkarni\u011do.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Dum mi pensadis pri la novajn informojn akiritajn, mi ekkomprenis ke la kataroj, la gnostikuloj kaj la kabalistoj havis, krom ilia kredo pri la reenkarni\u011do, ankora\u016d alian komunan principon: ke la rekta persona sperto, preter kion ni vidas kaj ekscias pere de nia racia menso a\u016d kio instruas al ni iu konkreta religio, estas granda fonto de spirita sa\u011deco. Kaj tiu rekta persona sperto potence spronas la spiritan kaj personan kreskon. Beda\u016drinde, \u0109ar ili povus esti grave punitaj pro la neortodoksaj kredoj, tiuj grupoj lernis teni ilin sekrete. La subpremo de la instruado pri pasintaj vivoj estis ne nur spirita, sed anka\u016d politika<strong><sup><a href=\"#nota1\" name=\"cnota1\">1<\/a><\/sup><\/strong>.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Tiel mi ekkomprenis la kialojn. Anka\u016d mi priokupi\u011dis pro la ebleco esti punito pro miaj kredoj se mi ilin publikigus. Tamen, mi scias ke la homoj rajtas disponi de la iloj de kresko kaj kuracado, kaj mi vidis pere de mia propra medika sperto ke la regreso al pasintaj vivoj povas kuraci kaj \u015dan\u011di la vivon de la homoj. Anka\u016d mi scias ke la pacientoj esti\u011das pli bonaj, pli utilaj kiel membroj de la socio kaj familio, kun multo pli por oferi.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Sed e\u0109 post la publikigo de <em>Multaj vivoj, multaj majstroj<\/em> (<em>Many Lives, many Masters<\/em>), mi da\u016dre atendis negativan reagon. Mi pensis ke la kuracistoj ridindigus min, ke mia reputacio makuli\u011dus kaj e\u0109 eble mia familio suferus pro tio. Miaj timoj estis senfundamentaj. E\u0109 se mi scias ke unu a\u016d du kolegoj komentiske \u00abtiu malfeli\u0109a Brian, frenezi\u011das\u00bb, anstata\u016d perdi amikojn kaj kolegojn, mi akiris novajn. Anka\u016d mi komencis ricevi leterojn, mirindj leteroj, de psikiatroj kaj psikilogoj de la tuta lando, kiuj kavis spertojn kiel la miaj, sed kiujn ili ne kura\u011dis diskonigi.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Toi estis por mi garva leciono. Mi riskis dokumenti kaj prezenti miajn spertojn al la publiko kaj al la profesia mondo, kaj mia rekompenco estis agnosko, validi\u011do kaj akcepto. Krome, mi lernis ke la kono ne nepre komencas kun la legado de studoj en bibliotekoj. Anka\u016d oni povas atingi konojn ekzamente la propran konscion. La intuicio povas gvidi nin al intelekto. Amba\u016d povas sin reciproke nutri kaj inspiri. En mia kazo, tiel estis.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">Mi rakontas \u0109ion \u0109i \u0109ar viaj priokupi\u011doj, la disputo inter via intelekta ekkono kaj via sperto, povas estis esence similaj al la miaj. Multaj homoj havis la samajn spertojn kaj kredojn kiel ni, eble e\u0109 multe pli ol ni imagas. Kaj multaj el tiuj homoj rezistas sin tion agnoski pro niaj samaj kialoj. Aliaj eble sprimas ilin, sed private. Gravas teni malferman menson, fidi je la propra sperto. Ne permesi ke alies dogmoj kaj kredoj demetu validecon al nia propa persona sperto kaj nia percepto de la realo.<\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" style=\"text-align: right\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\">D-ro Brian Weiss. <i>Throug Time into Healing<\/i> (<i>Tra la tempo en la kuracado<\/i>).<br \/>\n<\/span><\/span><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\"><b>Tradukis: Alfons Tur Garc\u00eda.<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<hr \/>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\"><b>Noto:<\/b><\/span><\/span><\/p>\n<p lang=\"eo\" align=\"justify\"><span style=\"font-family: Times New Roman, serif\"><span style=\"font-size: large\"><img loading=\"lazy\" decoding=\"async\" class=\"alignright wp-image-1136 size-medium\" title=\"Joseph Head and S. L. Cranston. Reincarnation: The Phoenix Fire Mystery (Reincarnation: The Phoenix Fire Mistery (Reenkarni\u011do: la mistero de la fajro de la Fenikso). Kovrilpa\u011do.\" src=\"https:\/\/animaweb.cat\/files\/2021\/02\/Joseph_Head_and_S_L_Cranston_Reincarnation_The_Phoenix_Fire_Mystery_Cover-199x300.jpg\" alt=\"Joseph Head and S. L. Cranston. Reincarnation: The Phoenix Fire Mystery (Reincarnation: The Phoenix Fire Mistery (Reenkarni\u011do: la mistero de la fajro de la Fenikso). Kovrilpa\u011do.\" width=\"199\" height=\"300\" srcset=\"https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/files\/2021\/02\/Joseph_Head_and_S_L_Cranston_Reincarnation_The_Phoenix_Fire_Mystery_Cover-199x300.jpg 199w, https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/files\/2021\/02\/Joseph_Head_and_S_L_Cranston_Reincarnation_The_Phoenix_Fire_Mystery_Cover-680x1024.jpg 680w, https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/files\/2021\/02\/Joseph_Head_and_S_L_Cranston_Reincarnation_The_Phoenix_Fire_Mystery_Cover-768x1156.jpg 768w, https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/files\/2021\/02\/Joseph_Head_and_S_L_Cranston_Reincarnation_The_Phoenix_Fire_Mystery_Cover-1021x1536.jpg 1021w, https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/files\/2021\/02\/Joseph_Head_and_S_L_Cranston_Reincarnation_The_Phoenix_Fire_Mystery_Cover-1361x2048.jpg 1361w, https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/files\/2021\/02\/Joseph_Head_and_S_L_Cranston_Reincarnation_The_Phoenix_Fire_Mystery_Cover-1200x1806.jpg 1200w, https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/files\/2021\/02\/Joseph_Head_and_S_L_Cranston_Reincarnation_The_Phoenix_Fire_Mystery_Cover.jpg 1701w\" sizes=\"auto, (max-width: 199px) 85vw, 199px\" \/><strong><sup><a href=\"#cnota1\" name=\"nota1\">1<\/a><\/sup><\/strong> Vidu <i>Reincarnation: The Phoenix Fire Mistery<\/i> (<i>Reenkarni\u011do: la mistero de la fajro de la Fenikso<\/i>), Cranston and Head, por bonega studo pri la historio de la politika kaj socia interpretado de la koncepto de reenkarni\u011do en okcidento.<\/span><\/span><\/p>","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Survoje al ekkompreno pere de la sperto. La D-ro en psikiatrio Brian Weiss rakontas pri siaj komencaj enketoj en la traser\u0109o de referencoj pri la reenkarni\u011do post la unuaj pa\u015doj &hellip; <a href=\"https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/eo\/a-la-comprensio-per-lexperiencia\/\" class=\"more-link\">Da\u016drigi legadon<span class=\"screen-reader-text\"> &#8220;Survoje al ekkompreno pere de la sperto.&#8221;<\/span><\/a><\/p>\n","protected":false},"author":12345698,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"ngg_post_thumbnail":0,"footnotes":""},"class_list":["post-292","page","type-page","status-publish","hentry"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/292","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/12345698"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=292"}],"version-history":[{"count":36,"href":"https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/292\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":2198,"href":"https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/292\/revisions\/2198"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/animaweb.blog.pangea.org\/eo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=292"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}